Zindzi Mandela | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de decembro 1960 en Soweto, ![]() |
Morto | 13-an de julio 2020 (59-jaraĝa) en Johanesburgo |
Mortokialo | Unknown (en) ![]() ![]() |
Tombo | Fourways (en) ![]() ![]() |
Lingvoj | kosa • angla • afrikansa • dana |
Ŝtataneco | Sud-Afriko ![]() |
Alma mater | Universitato de Kaburbo Waterford Kamhlaba (en) ![]() ![]() |
Familio | |
Patro | Nelson Mandela ![]() |
Patrino | Winnie Madikizela-Mandela ![]() |
Frat(in)oj | Thembekile Mandela (en) ![]() ![]() ![]() |
Infanoj | Zoleka Mandela (en) ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | diplomato poeto aktivulo ![]() |
Zindziswa "Zindzi" Mandela (23a de Decembro 1960 - 13a de Julio 2020),[1] konata ankaŭ kiel Zindzi Mandela-Hlongwane, estis sudafrika diplomato kaj poeto, kaj filino de la kontraŭ-apartismo aktivuloj kaj politikistoj Nelson Mandela kaj Winnie Madikizela-Mandela. Zindzi estis la plej juna kaj tria el la tri filinoj de Nelson Mandela, inter kiuj sia fratino Zenani Mandela.[2][3]
Ŝi estis ambasadoro de sia lando en Danion,[4] kaj estis nomumita por iĝi ambasadoro en Liberio.[5] Ŝi estis foje konsiderata "Unua Sinjorino" de Sudafriko el 1996 ĝis 1998, sed tio dubindas.[6]
Ŝia poemaro, Black As I Am (Nigra kiel mi), estis publikigita en 1978, kun fotoj de Peter Magubane.[7]
Zindzi mortis la 13an de Julio 2020 en hospitalo de Johanesburgo estante 59-jaraĝa.[1][8] Oni diris, ke ŝi estis pozitiva de KOVIM-19 en la tago de sia morto. Tamen, oni diris ankaŭ, ke la viruso ne estis la tialo de ŝia morto.[9]